Amasaj komunistaj krimoj

Amasaj komunistaj krimoj – amasaj murdoj faritaj de komunistaj reĝimoj en la 20-a jarcento, kun la suma nombro da viktimoj taksata inter 85 kaj 100 milionoj da homoj. Kelkaj, pli altaj pritaksoj, krom nombrado de la viktimoj de amasaj murdoj kaj ekzekutoj faritaj kontraŭ politikaj kontraŭuloj, internaj militoj, kampanjoj de teroro, agrikulturaj reformoj kaj ekstermo en laborkoncentrejoj ankaŭ ampleksas viktimojn de eksteraj militoj, malsatego, malsanoj kaj morto rezulte de malfortigo en gulagoj kaj laborkoncentrejoj.

Kun la plej granda dokumentita nombro de viktimoj inter komunistaj landoj restas Rusia Soveta Federacia Socialisma Respubliko kaj Sovetunio sub regado de komunistaj partioj, poste Ĉina Popola Respubliko sub gvido de Mao Zedong, fine Kamboĝo sub regado de Ruĝaj Kmeroj, vidu Kamboĝa Genocido. Pritaksita nombro de civiluloj murditaj de la tri reĝimoj varias inter 21 kaj 70 milionoj de la homaj ekzistoj. En malpli granda skalo reprezalioj estis en Norda Koreio, Vjetnamio, landoj de orienta Eŭropo kaj en Afriko.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search